2007/11/16, Bernhard Pabst <[EMAIL PROTECTED]>:
> - du ruslingvuloj, Sergio kaj Yury, pelitaj de la kutimoj de sia cxefa
> lingvo, neis kaj negis ecx tian banalajxon de la Ea gramatiko konatan de 100
> jaroj;
> [...]
> Rezulte do, "Pakto R.-M." kaj similaj kunmetoj estas tute bona Eo, la
> kontrauxa aserto de Sergio senbaza.

Hm, mi faris tute malan konkludon el la respondo de Bertilo. Eble vi
perceptas "Molotov-Ribbentrop" kiel _nomon_ de la pakto; tamen ni,
ruslingvanoj, tute ne perceptas tiel. Mi kun Sergio preferus diri
"pakto (kontrakto ktp) _de_ Molotov kaj Ribbentrop".

Eble Sergio eksplikos la aferon pli klare, sed laŭ mia sperto tiaspeca
interkonsento apenaŭ eblas inter anoj de malsamaj lingvaj tradicioj,
do la afero apenaŭ meritas penojn - tutegale estos tiel, kiel opinios
_plimulto_, sed ne tiel, kiel estus pli logike.

-- 
Yury Finkel

Rispondere a