2007/11/16, Bertilo Wennergren <[EMAIL PROTECTED]>: > Se la aremo nomighas "Vlasov" (oficiale au populare) tiam estas en ordo > skribi "la armeo Vlasov" (= "la armeo, kiu nomighas Vlasov"). Sed se oni > neniam diras simple "Vlasov" celante tiun armeon, tiam ne temas pri "la > armeo, kiu nomighas Vlasov", sed (supozeble) pri "la armeo, kiun > komandas Vlasov", kaj sekve la ghusta formo estas "la armeo de Vlasov".
Almenaŭ en la rusa oni _neniam_ diras "la armeo Vlasov", nur "la armeo _de_ Vlasov" aŭ "la Vlasova armeo" (alvorte, Vlasov estis abomeninda fia perfidulo, pri kiu eĉ en lingva kunteksto por mi estas malagrable paroli; por ekzemplo oni povus elekti alian, pli heroan militestron). Mi ne vidas kaŭzon, kial en Esperanto oni inventu tiajn strangaĵojn. "Armeo Napoleono", "Napoleono konsistis el tridek mil soldatoj" - kia stultegaĵo! -- Yury Finkel
