Berhnard:

>Sergio je 03-11-2007 unuminute asertis: "la fremdlingva vortokombino "Pakto
>Ribbentrop-Molotov (1939)" ne estas gramatike analizebla en Esperanto".
>
>Kiel kutime li bedauxrinde ne indikis la siaopinie gxustan formon (cxu
>"Pakto nomita [laux] R.-M.", cxu Pakto de R.-M.", cxu io alia?). Cxar temas
>pri baza gramatika demando, mi tamen gxojus ricevi fidindan respondon. Cxu
>"Pakto R.-M." eble tamen estas analizebla simile kiel
>
>- Doktoro Zamenhof
>- sinjoro Wennergren
>- Akademiano Bavant
>- monato Novembro
>- rivero Volgo
>-  La Bremena vaporsipo "Lloyd" (FK.202, cit. laux
>http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/propraj_nomoj/majuskloj.html )
>- Pakto Ribbentrop-Molotov (http://eo.wikipedia.org/wiki/Pakto kun pliaj
>ekzemploj).

Simila formo estas "Universitato Adam Mickiewicz" aux 
"Adam-Mickiewicz-Universitato", kiun poloj fojfoje preferas nomi 
"Universitato de Adam Mickiewicz" (gramatike analizebla, sed kun iom 
nekutima uzo de "de"). La diferenco disde "rivero Volgo" kaj "gazeto 
Pravda" konsistas en tio, ke "R.-M." ne estas la _nomo_ de la koncerna 
traktato. Sxajnas al mi, ke "pakto de RM" estus pli bona, ecx kun tute 
normala signifo de "de", t.e. "fare de". Ankaux kunmetajxeca formo 
("R.-M.-pakto) estus gramatike pravigebla, sed malfacile vastigebla al 
cxiuj tiaj okazoj.

Laste mi menciu ankaux la stratnomojn: kiel traduki "rue de la Paix" kaj 
"boulevard Victor Hugo"? Cxu la nomo de la inspirintoj ne povas esti 
konsiderata ankaux kiel nomoj de la stratoj?

Kore,

Marc


Rispondere a