Yury Finkel: > 2007/11/16, Bertilo Wennergren <[EMAIL PROTECTED]>:
>> Se la aremo nomighas "Vlasov" (oficiale au populare) tiam estas en ordo >> skribi "la armeo Vlasov" (= "la armeo, kiu nomighas Vlasov"). Sed se oni >> neniam diras simple "Vlasov" celante tiun armeon, tiam ne temas pri "la >> armeo, kiu nomighas Vlasov", sed (supozeble) pri "la armeo, kiun >> komandas Vlasov", kaj sekve la ghusta formo estas "la armeo de Vlasov". > Almenaŭ en la rusa oni _neniam_ diras "la armeo Vlasov", nur "la armeo > _de_ Vlasov" aŭ "la Vlasova armeo" (alvorte, Vlasov estis abomeninda > fia perfidulo, pri kiu eĉ en lingva kunteksto por mi estas malagrable > paroli; por ekzemplo oni povus elekti alian, pli heroan militestron). > Mi ne vidas kaŭzon, kial en Esperanto oni inventu tiajn strangaĵojn. > "Armeo Napoleono", "Napoleono konsistis el tridek mil soldatoj" - kia > stultegaĵo! Certe oni ne inventu ion tian. Mi skribis nur pri la principaj reguloj: Se armeo jam nomighas (oficiale au neoficiale) X, tiam oni povas diri "la armeo X". Se ne, ne. Do, se iu armeo jam estas nomata simple "Napoleono", tiam ghi estas "la armeo Napoleono". Sed se oni neniam diras simple "Napoleono" por tiu armeo, tiam "la armeo Napoleono" estas erara esprimo. La tuta afero shajnas al mi tute banala. Sed oni ja rekte demandis al mi. -- Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>
