Von: "Bertilo Wennergren" <[EMAIL PROTECTED]>
Gesendet: Freitag, 16. November 2007 06:31

> La tuta afero shajnas al mi tute banala. Sed oni ja rekte demandis al mi.

Cxar "oni" estis mi, mi sxatus danki al vi pro via tre klara kaj konvinka 
respondo.

Ankaux al mi la tuta afero sxajnis tute banala. Mi tamen petis vian 
konsilion, cxar

- pro PMEG vi gxuas altan auxtoritaton pri gramatikaj demandoj;
- du ruslingvuloj, Sergio kaj Yury, pelitaj de la kutimoj de sia cxefa 
lingvo, neis kaj negis ecx tian banalajxon de la Ea gramatiko konatan de 100 
jaroj;
- mi ne trovis gxin en http://bertilow.com/pmeg/  (en PAG 1980 - por mi ne 
tre klare - ยงยง 129-132; cxu eble indas aldoni iun klarigon al PMEG?).

Bedauxrinde ke la vortara laboro pri ReVo cxiam denove stumblas kaj lamas, 
cxar oni reekdubas pri ecx la plej bazaj reguloj pro iuj "sentoj" kvazaux Eo 
estus iu projekto kaj ne havus 120-jaran tradicion.

Rezulte do, "Pakto R.-M." kaj similaj kunmetoj estas tute bona Eo, la 
kontrauxa aserto de Sergio senbaza.

Do nenio malhelpas aldoni gxin kiel ekzemplo al la difino de "pakt/". Ankaux 
post trisemajna diskuto tiu vortara artikolo restas malpli klara ol tiu de 
PIV kaj ne respondas la tute motivigitan demandon de Vastsalto.

Ankorauxfoje dankon al Bertilo

Bernhard


Rispondere a