Je 12/18/07, Renato: [...]
> Se hom-o estas neuxtra, kion chiuj akceptas, kiu povas deklari > "homino" erara, se oni volas atentigi ke temas pri ina homo? Mi trovas tiun vorton ĝena. Interalie, mi iom dubas, ĉu estus ĝentila nomi onian konatulinon "homino": "Ŝi estas bela homino"? Tio impresas min iom zoologie. Simile, ĉu Renato same facile dirus "personino"? Kiun stilan efekton tio havus? Normale HOM kaj PERSON servas ĝuste por neŭtraligi la seksecon; tial aldono de -in iel draste akcentas la inecon, tiom draste, ke tio impresas min kiel moko aŭ ironio. -- Sergio
