Renato skribis: > Bertilo:
> > Iuj ech opinias, ke la vorto "homino" chiam estas erara. > hom-o, hom-in-o, vir-hom-o > Se hom-o estas neu'tra, kion chiuj akceptas, kiu povas deklari > "homino" erara, se oni volas atentigi ke temas pri ina homo? Mi tute samopinias, ke "homino" ja eblas (kvankam oni ghin praktike uzas treege malofte). Sed mi ja renkontis la mirigan opinion, ke "homino" estas malghusta vorto (ech ene de la Akademio). Nu, ech se malprava, la nura ekzisto de tia opinio bone ilustras la maloftegecon de la formo "homino". -- Bertilo Wennergren <http://bertilow.com> Direktoro de la Sekcio pri la Ghenerala Vortaro
