Saluton, Harri! Vi pravas, Esperanto esta mirinda pro tiu eco: pluraj manieroj esprimi la saman aferon.
Ekz-e ni ecx povus diri "samnaskaj fratoj, fratinoj aux gefratoj", cxu ne? :-) Cxu tiuj estus "samnaskuloj"? Esperanto estas belega invento! F. > Mi ne komprenas, kial ni devus "inventi" iun "kunnaskito". La vorto > evidente ekzistas, same kiel miliono de aliaj kunmetajxoj, sendepende > de tio, cxu iu ilin iam uzis por esprimi sian penson kaj plene > sendepende de tio, cxu la uzon registris iu vortaro. > > "Kunnaskito" estas tute natura por la signifo "(um-)gxemelo": lia > kunnaskita fratino, identaj kunnaskitoj, estas senpere kompreneblaj. > Tio ne signifas, ke la vorto "gxemelo" estus iel malpli aux pli bona, > jen du oportunaj manieroj paroli pri sama aux simila fenomeno. Se iu > uzis la vorton por "gefrato" gxenerale, li iom strecxis la signifon. > Simile, la PV-PIV-a uzo de "kunnaskita" por "denaska" estas multe pli > strecxita kaj nenatura ol la uzo por "gxemela". > > Kompreneble, pro sia participa karaktero, la adjektiva formo > "kunnaskita" ne povas bone esprimi cxiujn nuancojn de "rilata al > gxemeloj", sed gxi senprobleme funkcias en multaj esprimoj. Sed > aliokaze sin proponas "de kunnaskitoj" aux "gxemela". Simile singarde > oni devas agi farante a-vorton el ekz. "dunaskito". Tio estas normala, > auxtomata afero en sinesprimado. > > -- > Harri
