Sergio: >. . . la nura fakto, ke en la Fundamento aperas alia bazformo, ne >estas suficha argumento.
Bertilo: >Fakte estas multaj diskutindaj elektoj en BRO. Sed neniun el tiuj >elektoj oni povas deklari malghusta nur char en la Fundamento la >koncerna radiko aperas kun tradukoj, kiuj shajnas montri ion >alian. Mi, tamen, opinias, ke la tradukoj en la Universala Vortaro (kaj la uzo en la Fundamento) estas atentindaj, kaj la Akademio mem ne rajtas shanghi la bazan formon de radiko sen klara vochdonado pri la afero. Oni povas implici, ke la BRO rezultas el tia vochdonado. Sed pliaj shanghoj de bazaj formoj devus esti, lau mi, farataj tre singarde. Finfine la karaktero de la radiko estas konsista parto de la signifo de la radiko. Amike Renato ~ ~ ~ Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1, IT-00036 Palestrina Italujo <[EMAIL PROTECTED]> ~ ~ ~
