Je 12/19/07, jv:
> Sergio:
>> Neniu rajtas nomi "eraro" ion konforman al la Fundamento.

> "la fundamento devas resti severe netusxebla ecx kune kun siaj eraroj"
> (fundamento, antauxparolo).

> do ni ne komprenu vian frazon lauxvorte.

,----
| Kun la tempo la formo nova iom post iom elpuŝos la formon malnovan,
| kiu fariĝos _arĥaismo_, kiel ni tion ĉi vidas en ĉiu natura
| lingvo. Sed, prezentante parton de la _fundamento_, TIUJ ĈI ARĤAISMOJ
| NENIAM ESTOS ELĴETITAJ, sed ĉiam estos presataj en ĉiuj lernolibroj
| kaj vortaroj samtempe kun la formoj novaj, kaj tiamaniere ni havos la
| certecon, ke eĉ ĉe la plej granda perfektiĝado la unueco de Esperanto
| neniam estos rompata kaj neniu verko Esperanta eĉ el la plej frua
| tempo iam perdos sian valoron kaj kompreneblecon por la estontaj
| generacioj.
`----[fundamento, antaŭparolo]

Estas evidentaj preseraroj; estas malevidentaj preseraroj; kaj
aliflanke estas konsciaj elektoj kaj preferoj.

Mi ne scias, ĉu "vipuro" aperis sekve de preseraro aŭ rezulte de
konscia decido eviti false sufiksan eron; tamen mi ĵuras, ke por mi
"vipuro" estas la normala, _natura_ kaj multe pli elvokiva vorto ol
"vipero", kiun mi ne povas ne senti eraro de franca komencanto.  La
alta sono [e] estas ege malpli trafa ol la malalta, profunda [u].  Sed
al la akademianoj mankas belgusto, kaj oficialigante "vipero"n la
Akademio faris malestetikan stultaĵon.  Tutcerte neniam ajn mi uzis aŭ
uzos tiun "vipero"n por la intencita senco.

Kaj kiam la Akademio prezentas AGORD kiel substantivon, tio estas
eraro de la Akademio, ĉar "agordo" ja povas indiki la agon agordi.
Do, la ŝanĝo ne nur estis nebezonata, ĝi estas rekte malutila kaj
erara.  Kroma atesto pri tio estas, ke eĉ PIV2 restas ĉe la verba
karaktero.  La Fundamento pli ĝuste spegulas la nunan percepton de la
vorto, ol BRO.

--
Sergio

Rispondere a