Je 12/18/07, Bertilo: > Sergio Pokrovskij skribis: [...]
>> Neniu rajtas nomi "eraro" ion konforman al la Fundamento. > Kion vi opinias pri "urino" kun aga signifo? Chu konsilinda uzo? > Kaj kio pri "hararo" kun la signifo "peruko"? En ĉiu lingvo kun iom longa historio enestas arkaikaĵoj kiujn uzi ne estas konsilinde, kaj kiuj tamen ne estas eraroj, sed partoj de speciala stila tavolo de la lingvo. Oni ne diras "thou shalt not" en la ordinara stilo de la moderna angla, kaj oni ne instruas tion al la komencantoj -- tamen en iuj okazoj ĝi estas konvena, kaj oni bezonas ĝin scii por povi legi ne tro specialan literaturon. La francajn lernejanojn sendube amuzas la rutina uzado de la vorto "baiser" por la senco "kisi" en klasikaj verkoj de ilia literaturo (en ilia lingvo ordinara ĝi signifas "fiki", kaj ne estas rekomendinde ke alilingvano uzu tiun verbon celante ĝian tradician sencon rektan). Ankaŭ ruslingve tiaj ekzemploj ne malmultas. -- Sergio
