Je 1/25/08, Fernando:

[...]

> Mi trovis ilin arbitraj. Oceano kaj maro povas senprobleme aperi
> kiel sinonimoj. Kaj tiuj du vortoj povas reprezenti la tuton aŭ
> parton de tiu tuto. Mi ne povas diri, ke tiuj sencoj estas
> universalaj, sed mi kredas, ke ili estas facile kompreneblaj almenaŭ
> en la tuta okcidento.

Nu, ili estas ne pli arbitraj ol la distingado inter vilaĝoj kaj
urboj, aŭ inter insuloj kaj kontinentoj.

Alia afero, ke ili ofte estas uzataj malsammaniere laŭ la malsamaj
tradicioj de diversaj nacioj.

> Ekz-e grande malsamaj popoloj parolas pri mara nivelŝanĝo, ne pri
> oceana nivelŝanĝo, kiu kompreneble ne eraras, sed la unua ankaŭ ne
> eraras. Tamen ReVo trovas tiun tradicion erara... En la komentario
> ĉe la difino de "oceannivelo" oni argumentas per la ekzemplo de la
> Kaspia Maro. Tiu argumento ja fuŝas, ĉar nomi tiun lagon maro estas
> tio, kio ja eraras.

Ne tiom evidente.  Kaspio estas eksmaro, kaj la heredaĵo de la epoko
kiam ĝi ankoraŭ estis parto de la monda oceano ankoraŭ gravas por
kompreni la procezojn kiuj tie okazas.  Ankaŭ la skalo multe rolas.
Bajkalon oni studas per metodoj limnologiaj (kiel lagon); por la studo
de Kaspio pli konvenas metodoj oceanografiaj (laŭ mia impreso).

> Maro neniel estas sinonimo de lago. Tio okazas nur pro
> tradicio. ReVo do akceptas tiun tradicion, sed paroli "marnivelo" ĝi
> male trovas konfuza. Nu, laŭ mia malklera kompreno Revo sin
> kontraŭdiras, ĉar akceptas klare eraran tradicion kaj repuŝas alian
> ne klare maltaŭgan.

Tamen "oceannivelo" ja efektive estas pli trafa.

> Evidente ekzistas pli ol nuanco inter oceano kaj maro. Oceano portas
> la ideon vasta, maro ne nepre. Sed oni povas neerare diri, ke la
> maro invadis la urbon, eĉ kiam la maro estas "oceano".

Ne ĉie en la oceano estas maro.  Ekz-e la insulo de S-ta Heleno (kie
mortis Napoleono) estas en Atlantiko, sed mi vidas nenian maron
ĉirkaŭe.  Mi trovas nenian maron apud Sanfrancisko, kiu ja staras ĉe
bordo oceana.  Ktp.

Por mi "maro" estas duaranga nocio en la hierarkio de la akvujoj.
Estas "oceanoj"; oceanoj interkomunikas kaj formas unu tuton, "la
mondoceanon"; iuj limigitaj partoj de la oceanoj estas "maroj".

Tio estas la rusa klasifiko.  La francoj preferas difini "oceano"n por
la nocio "mondoceano"; tamen tio malbone funkcias, ĉar komunlingve oni
ja uzas "oceano"n por Atlantiko, Pacifiko, Hindia Oceano ktp.  Tial
ankaŭ min ĝenas la franceco de la difino kaj la dua noto ĉe la
"oceano".

> Revo provas refuti en la difino "oceano" la ideon, laŭ kiu oceano
> estas dividebla. Kaj por tio uzas komparon inter Pacifiko kaj
> Eŭropo. Nu, oni povas paroli "Pacifika Oceano" samkiel tiu povas
> diri "eŭropa kontinento". Diri tion ne malebligas diri "kontinento
> Eŭropo".

Tio estas iom alia temo, tamen "Eŭropo" ne estas kontinento, ĝi estas
mondoparto.  Ĝia kontinento estas Eŭrazio.  Britio apartenas al
Eŭropo, sed ĝi ne estas parto de ia ajn kontinento.

Aliflanke, mi konsentas kun vi pri la esenco de via obĵeto.  Estas
tute natura diri, ke la limojn de Ruslando lavas tri oceanoj kaj 16
maroj (nu, pri la marnombro mi ne certas; pli ol 12 kaj malpli ol 20).

Indas aldoni la terminon "mondoceano" en ReVon.

[...]

--
Sergio

Rispondere a