En: Diri tion ne maleblas diri "kontinento Eŭropo" - bv. legi "malebligas"
anstataŭ "maleblas".

2008/1/24, Fernando Maia Jr <[EMAIL PROTECTED]>:
>
> Saluton, karaj majstroj,
>
> Pro la antaŭa mesaĝo de nia estimata James, mi legis la difinojn por
> oceano kaj maro en ReVo.
>
> Mi trovis ilin arbitraj. Oceano kaj maro povas senprobleme aperi kiel
> sinonimoj. Kaj tiuj du vortoj povas reprezenti la tuton aŭ parton de tiu
> tuto. Mi ne povas diri, ke tiuj sencoj estas universalaj, sed mi kredas, ke
> ili estas facile kompreneblaj almenaŭ en la tuta okcidento.
>
> Ekz-e grande malsamaj popoloj parolas pri mara nivelŝanĝo, ne pri oceana
> nivelŝanĝo, kiu kompreneble ne eraras, sed la unua ankaŭ ne eraras. Tamen
> ReVo trovas tiun tradicion erara... En la komentario ĉe la difino de
> "oceannivelo" oni argumentas per la ekzemplo de la Kaspia Maro. Tiu
> argumento ja fuŝas, ĉar nomi tiun lagon maro estas tio, kio ja eraras. Maro
> neniel estas sinonimo de lago. Tio okazas nur pro tradicio. ReVo do akceptas
> tiun tradicion, sed paroli "marnivelo" ĝi male trovas konfuza. Nu, laŭ mia
> malklera kompreno Revo sin kontraŭdiras, ĉar akceptas klare eraran tradicion
> kaj repuŝas alian ne klare maltaŭgan.
>
> Evidente ekzistas pli ol nuanco inter oceano kaj maro. Oceano portas la
> ideon vasta, maro ne nepre. Sed oni povas neerare diri, ke la maro invadis
> la urbon, eĉ kiam la maro estas "oceano".
>
> Revo provas refuti en la difino "oceano" la  ideon, laŭ kiu oceano estas
> dividebla. Kaj por tio uzas komparon inter Pacifiko kaj Eŭropo. Nu, oni
> povas paroli "Pacifika Oceano" samkiel tiu povas diri "eŭropa kontinento".
> Diri tion ne maleblas diri "kontinento Eŭropo". Kaj estas tute stranga, laŭ
> mi, provi komparon inter la terminoj Pacifika Oceano kaj Orienta Eŭropo...
> Pacifiko entute ne estas "situilo". Kiel do oni povas diri "Suda Pacifiko"
> kaj "Norda Atlantiko"?
>
> Mi opinias, ke Revo devas revizii tiujn difinojn kaj igis ilin malpli
> arbitraj. Supoze, ke la vortaro tenos tian penson, oni almenaŭ elektu pli
> konvinkajn argumentojn.
>
> Sincere kaj respekte,
>
> Fernando
>

Rispondere a