>>> La francoj preferas difini "oceano"n por la nocio "mondoceano";
>>> tamen tio malbone funkcias, ĉar komunlingve oni ja uzas "oceano"n
>>> por Atlantiko, Pacifiko, Hindia Oceano ktp.
 
>> Ĉu? Mi kiel franco
 
> AÅ­ tamen "francino"?

Ĉu francino posedas aparta lingvaĵo inter la francoj kiuj parolas
france? :-)

>> distingas la "masse océanique" per uzo de pluralo "les océans". 
>> Kiam temas pri iu difinita oceano mi diras "l'océan".

> Ne ĉiuj francoj samopinias:
> ,----
> | L'Océan infini;
> | l'immensité de l'Océan;
> | l'Océan et les continents.
> | Les fleuves sont conjugués avec leurs îles comme l'Océan avec les
> | continents.
> `----
 
"L'Océan" oni uzas en beletro aŭ poezio pli ol en sciencaj eseoj.
Vidu per google ĉe "Océanopolis".
Ne temas pri opinio kiam oni elektas inter "l'Océan" kaj "les océans",
temas pri malsamaj kuntekstoj.
Mi donis kiel ekzemplo ke anstataŭ "masse océanique" oni povas pli
rapide kaj tamen kompreneble diri "les océans", oni ne dirus "l'Océan".   
 
>> La distingo inter "maro" kaj "oceano" estas klara kiam oni parolas
>> geografie.
>> Sed en la ĉiutaga lingvaĵo la vorto "maro" regas. kial?
>> Ĉar ni (vivantaj marrande) vivas ĉe io konkreta, tuj videbla, 
>> proksima kaj ne fora: ĉe marakvo, en maraero, kun maraj pejzaĝoj,
>> en mara viva kunteksto kaj tiel plu.
>> Do en tiuj diferencoj en la uzo de vortoj "maro" kaj "oceano" oni
>> povas retrovi tion kio ja ilin diferencigas: la proksimeco de la 
>> unua kaj la vasteco de la dua. 

> Mi opinias, ke la kaÅ­zo estas alia.  "Maro" estis la hejma vorto en
> Latino; "oceano" estas greka pruntaĵo.  Tial ĉiuj derivaĵoj en la
> ĉiutaga lingvo jam estis faritaj kun la "maro" antaŭ ol "oceano" 
> iĝis sufiĉe uzata.
 
> Krome, kvankam kaj vi kaj Fernando loĝas apud oceano, tamen la
> tradicio de viaj lingvoj formiĝis en la baseno Mediteranea, kiu
> praktike estis "la Romia lago".  Por la romianoj ne ekzistis 
> praktika diferenco inter oceano kaj maro -- la armeon de Cezaro dum
> la ekspedicio kontraÅ­ la britoj surprizis neatendite alta tajdo kian
> ili neniam vidis en Mediteraneo.  Mi dirus, ke via lingvo restis
> neadekvata al via loĝloko.  Mi supozas, ke popolo kies kulturo
> formiĝis meze de vera oceano (ekz-e la japanoj) eble havas alian
> lingvokutimon.

Tre interese! sed tio ne kontraÅ­diras la fakton ke iam, en pratempoj,
la homoj ne povis imagi oceanojn sed ili sciis pri la marbordoj do ili
nomis iumaniere la maron. Ne gravas kiel ili nomis ĝin, gravas ke ili
donis nomon al tiu akvo bone konata de ili. Poste la vorto "maro"
elstariĝis kaj ankaŭ la vorto "oceano" (bretonoj diris "mor vraz" =
granda maro)
Kion vi skribis estas interesa same kiel tion skribitan de mi, ili ne
konfliktas. 
 
>> Oceano fariĝas maro en niaj kapoj se ni piede staras sur rokoj
>> regule lavitaj de marakvo. Oceano estas oceano por tiuj kiuj ŝipe
>> navigas kaj aviadile flugas super oceano.
 
> Tamen "Le Petit Robert" kontrastigas: "la plaĝoj mediteraneaj kaj
> oceanaj". 

Mi ne havas ĉemane la vortaron por kompreni la kuntekston de la skribo
sed mi supozas ke temas pri kontrasto inter plaĝoj regule lavitaj de
altamara akvo kaj plaĝoj lavitaj nur de pluvakvo.

> Mi facile imagas la diferencon por mia ferio.  AnkaÅ­ 
> ruse, planate ferion, oni ofte diskutadis: Ĉu ni veturu al la maro 
> (la Nigra)? Ĉu al la oceano (Pacifiko)?
> Sergio

Mi tute bone komprenas vian reagon kaj vian manieron distingi maron
kaj oceanon: por tiuj kiuj ne vivas proksime de maro aÅ­ oceano,
normale estas ke ili geografie distingas la du nociojn sed por tiuj
kiuj vivas ĉe maro aŭ oceano, kiel la prahomoj ili rigardas al la maro
ne kiel oni rigardas al oceano. "La maro" (ne temante pri geografio)
estas io proksima al marbordo, do proksima al iuj homoj kaj "oceano"
estas io vasta sur kiu neniu homo daŭre loĝas.
Tiuj kiuj ne vivas ĉe la marbordoj uzos geografie la vortoj "maro" kaj
"oceano", ne la aliaj.
Mireja



Rispondere a