Sergio Pokrovskij wrote:
> --- Russ Williams:
> 
> [...]
> 
>> Mi ne komprenas kial iu sentus bezonon cxiam indiki sekson se temas
>> pri "privataj rilatoj" sed ne pri profesiaj rilatoj.  Kial la sekso
>> de (ge)amikoj tiom gravas ke cxiam indikendas, sed la sekso de
>> (ge)kolegoj ne gravas?
> 
> En la klasika Esperanto la genro de la kolegoj ja estas semantika.
> Laux la Fundamento,
> "Virino, kiu kuracas, estas kuracistino; edzino de kuracisto
> estas kuracistedzino".
> 


Tamen, laŭfundamente instruisto ne simple estas viro, kiu instruas. 
Estas ĝenerale komprenata, ke iu ajn, kiu instruas, estas instruisto; 
tiel, la plej bona instruisto de la lernejo povas esti virino. Esti la 
plej bona instruistino estas io alia. Taŭgas, ke nia hodiaŭa lingvouzo 
spegulu la nunajn kondiĉojn, ne tiujn de antaŭ cent jaroj. Mi opinias, 
ke la Fundamento ne nur permesas tion sed kuraĝigas al tio.


> La neindiko de la semantika genro en la profesioj estas sekvo de
> ideologia premo; 


Ne, ĝi fontas el disdivido de taskoj alispeca ol antaŭe. Instruistino ne 
plu instruas nur al lernantinoj, kaj instruistino instruas sammaniere 
kiel virinstruisto, do, ne plu necesas rimarki diferencon nerilatan al 
instruado. Kompreneble oni ja faras distingon laŭnecese: Instruistoj kaj 
instruistinoj havas apartajn ripozejojn kaj necesejojn. Kaj estas 
profesioj, kie la taskoj ja estas diversaj: dancistoj kaj dancistinoj.



> oni povas debati, cxu tio estas diskriminacio en la
> profesia agado, cxu oni diru "la regxo Elizabeto la Dua kaj la princo
> Diano" ktp; 


Tiu komparo apenaŭ validas por la diskutata temo. Princoj kaj reĝinoj 
estas tiom raraj kaj faras taskojn tiel rarajn, ke temas nur pri 
individuoj naskitaj en kelkaj familioj. Ne plu estas iu ĝenerala tasko 
esti "princo" kiel dum la tempo de Macchiavelli. Malsame, oni povas diri 
plene kompreneble: La prezidento de Islando estas virino, la prezidento 
de Francio estas viro, ĉar ili faras taskojn ne rilatajn al genrodistingo.



> tamen la amikeco ja principe estas diskriminacio.  Miaj
> rilatoj kun la patro estis aliaj ol miaj rilatoj kun la patrino;
> kvankam tutcerte estis multaj aferoj pri kiuj ambaux gepatroj rolis
> egale.  Simile estas pri la rilatoj kun la amikoj kaj amikinoj.
> 


-- 
++====+=====+=====+=====+=====+====+====+=====+=====+=====+=====+====++
||Arnold VICTOR, New York City, i. e., <[EMAIL PROTECTED]>    ||
||Arnoldo VIKTORO, Nov-jorkurbo, t. e., <[EMAIL PROTECTED]>   ||
||Remove capital letters from e-mail address for correct address/    ||
||    Forigu majusklajn literojn el e-poŝta adreso por ĝusta adreso  ||
++====+=====+=====+=====+=====+====+====+=====+=====+=====+=====+====++
NOTICE: Due to Presidential Executive Orders, the National Security
Agency may have read this email without warning, warrant, or notice.
They may do this without any judicial or legislative oversight. You
have no recourse or protection.

Rispondere a