Je 2/3/08, stefichjo: [...]
> La i-vorto "komuniki" havas la trian, ja evitindan, signifon > "komunikiĝi". Sed en la klarigo de la dua signifo de "komunikiĝi" > tekstas: "Iĝi komunikanta kun iu; interrilati kun iu per ideoj, > profitoj, interesoj ktp". Tiu klarigo ja uzas "komuniki" (en la > formo "komunikanta") ĝuste en tiu evitinda senco. Mi ŝatus ŝanĝi ĝin > al "Iĝi komunikanta pensojn, ideojn ks. kun iu...". > Ĉu vi konsentas? Mi konsentas, ke tie estas fuŝeto; sed mi malpli certas pri la korekto. Laŭ mi, temas ne pri medialo (-iĝi) sed pri reciproka voĉo: "interkomuniki (iojn) unu al la alia". Tial la ĝusta formo estus ne "komunikiĝi", sed "interkomuniki" (kiel "interparoli"). Per la Kukolo mi trovas 2'290 trafojn por tiu ĝusta formo, http://www.google.be/search?hl=eo&lr=lang_eo&q=interkomuniki+OR+interkomunikis+OR+interkomunikas+OR+interkomunikos+OR+interkomunikus+OR+interkomuniku+&retejo=+ Do, mia konsilo estas ĉefigi ĉi tiun formon. [...] -- Sergio
