Je 2/4/08, Harri:

[...]

> Versxajne vi pravas, sed, se vi reverkas la difinon, bonvolu
> almenaux eviti la formon "iojn" (suficxas "ion").

Ne sufiĉas.  Mi komunikas ion mian, kaj vi respondas per io via.  Do
estas almenaŭ du ioj.  Mi povas imagi, ke escepte unu uzas unu saman
ion interŝanĝe -- sed tio ne estas tipa interkomunikado.

> Gxi estas provtuba infano de Sergio, kiu gxin eksperimente uzas
> bedauxrinde ankaux en REVO.

Kiu regulo de Esperanto apogas vian tabuon?  (Mi scias, ke en pluraj
lingvoj eŭropaj, ankaŭ en la rusa, maleblas diri "ioj"; sed en multaj
aliaj tio bone eblas, kaj ekzistas nenia racia motivo por tiu tabuo.
Ruse kaj angle maleblas fari plurnombran demandan "kiuj" -- sed en
Esperanto tio estas tute normala: "Kiuj venis?".)

--
Sergio

Rispondere a