Je 2/5/08, Fernando: [...]
> Portugala estas portugala, rusa estas rusa, hungara estas hungara > kaj Esperanto estas Esperanto. Gxi havas sian propran logikon kaj en > tiu logiko ne sencas paroli "kioj" k.s. Ĝuste logiko mankas en la tabuo. Oni tabuis ne tial, ke "ioj", "tioj", "kioj" estus nelogikaj aŭ kontraŭaj al la spirito de Esperanto -- tute male, ili estas tute logikaj; sed simple tial, ke koncernaj formoj ne ekzistas en la fontaj lingvoj de Esperanto. Tial la rusoj, poloj, germanoj aŭ francoj senpripense trudis al Esperanto sialingvajn surogatojn; la ideo pri "ioj" simple ne venis en ilian kapon, kvankam ĝin tute logike TRUDAS la sistemo, la strukturo de Esperanto. Fakte, el la du vortoj, "iu" kaj "io", ĝuste "io" estas pli regule substantiva, kaj ĝuste ĝi plej klare invitas uzi la finaĵojn -n (pri kiu neniu dubas) kaj -j (kiu tute senlogike estas tabuita). Necesus speciala arbitra dekreto por malpermesi la tute regulan formon. Ĝis nun nenia oficiala instanco malpermesis "ioj"n. Oni opinias, ke la junaj homoj estas pli malfermitaj al netradiciaj, sed interesaj solvoj. Kurioze, Fernando estas juna, tamen ial li preferas ĝuste la malpli spritajn kaj rutinajn "infraruĝa", "ultraviola" kaj la suragatojn anstataŭ la pli interesaj ioj. Fakte, mi ĉiam dubis pri tiu aserto koncerne la junulojn :) -- Sergio
