> > Kiu regulo de Esperanto apogas vian tabuon? (Mi scias, ke en pluraj > lingvoj eĊropaj, ankaĊ en la rusa, maleblas diri "ioj"; sed en multaj > aliaj tio bone eblas, kaj ekzistas nenia racia motivo por tiu tabuo. > Ruse kaj angle maleblas fari plurnombran demandan "kiuj" -- sed en > Esperanto tio estas tute normala: "Kiuj venis?".)
Ankaux en la portugala "kiuj venis" (quem vem) ne eblas. Tamen "kiuj" oni ankaux povas kiel "quais" (pluralo de "qual"). Sed kial tio gravas? Portugala estas portugala, rusa estas rusa, hungara estas hungara kaj Esperanto estas Esperanto. Gxi havas sian propran logikon kaj en tiu logiko ne sencas paroli "kioj" k.s. Evidente iu ajn rajtas eksperimenti, uzi kaj trouzi la lingvon. Tia eblo vere sanas. Tamen vortaro kia Revo kompreneble povas (klare) prezenti nefomarlajxojn, sed nur reprezenti la formalan formon de nia lingvo. Male gxi trompos la e-istaron, afektante formalecon, dum vere gxi ne estus tiom formala. Cxiu lingvo estas libera. Oni povas lauxvole flugi en gxia aero, nagxi en gxia akvo, sed estas tie sur gxia tero, kie ni cxiuj trovas sekuran havenon. Mia sincera opinio. F. PS: Camacho estas konata (kara) reformemulo.
