Je 2/5/08, Russ: [...]
> Pro scivolo mi sercxis "ioj" en la tekstaro de Bertilo, kaj > versxajne la solaj aperoj de tiu vorto estas pro via aktivado > disvastigi gxin (en Ondo de Esperanto). :) Al mi plaĉas tiu "verŝajne". Se vi faris traserĉon, vi probable rimarkis, ke la unua trafo en la tekstaro venas de Jorge Camacho, kaj el teksto verkita probable jardekon pli frue ol mia artikolo: ,---- | Tial rezervu Vian akaparemon por tuj poste, kiam necesos elekti | iojn el inter liaj libroj. `---- > Vi skribis en artikolo pri "diversaj ioj" ke "Evidente, Zamenhof > malaprobas la multenombrajn io-vortojn, kvankam ne tute > kategorie. Li ne malpermesas ilin sed opinias ke la multenombro por > tiuj vortoj estas sensenca." > Do sxajnas ke justas diri ke "ioj" ja estas tre eksperimenta > netradicia uzo (ecx se oni ne povas diri ke kontrauxfundamentas) > kiun aliaj ne uzas kaj kiun la kreinto de Esperanto malaprobis... Li malaprobis ĉar li ial ne povis imagi senchavan ekzemplon (krom unu, kiun li do akceptis kiel uzeblan). Sed mi (kaj iuj aliaj esperantistoj) ja facile trovas tiajn ekzemplojn! Tial lia malaprobo apenaŭ validas: ĝi estas bazita sur nekompreno. Z mem tion konsciis kaj konkludis: ,---- | Tamen se aperas ia tre malofta okazo, kiam la logiko postulas, ke ni | uzu la diritajn vortojn en multenombro, tiam la gramatiko de nia | lingvo tion ĉi ne malpermesas. `---- Li eraris nur pri tio, ke li opiniis tiajn okazojn maloftaj. Lia lingva fono iel blindigis lian menson, kaj li ne komprenis, ke tiaj okazoj aperas tre ofte kiam li uzas idiomaĵajn surogatojn (plej ofte "aferoj"n). > mi havas impreson ke ReVo-politiko malkuragxigas tiajn disputatajn > lingvajxojn, sed ke gxi priskribu la lingvon kia gxi efektive estas, > cxu ne? (Ekz ke oni ne kutimu uzi "na" por akuzativigi, "sxli" por > "sxi aux li", "mojosa", ktp en ReVo, sendepende de kiom Viaj ekzemploj estas pri vortoj neesperantaj. "Io" estas vorto Fundamenta, kaj la fleksiado estas la procedo Fundamenta; neniel eblas kompari la formale neriproĉeblan fleksian formon kun enkonduko de absolute novaj gramatikiloj aŭ radikoj. > logikaj/raciaj/konsekvencaj oni taksas tiajn vortojn, krom se ial la > teksto eksplicite traktas la disputatajn vortojn mem.) Estas du aferoj: 1. Kiel la formo "ioj" estas prezentita en la vortaro; kaj 2. Ĉu ĝi estas uzebla en la difinoj. La honesta vortaristo certe devas noti, ke la formo estas malofta. Kaj li nepre devas fari tion, ĉar alie la leganto povas supozi, ke tiu tute logika kaj regula formo estas normale uzebla. Oni do devas speciale kripligi la menson de la lernantoj. Interalie, PIV2 ne avertas pri ia ajn malreguleco (sed jes ja donas la Zamenhofan ekzemplon pri "la diversaj ioj"). Tamen ja en Esperanto ekzistas malracia tabuo, kiun mi malimplice prezentis en Rim.2 de la ReVa artikolo pri "io". Mi do faris por vi la kripligistoj la servon kian ne zorgis fari PV kaj la PIVoj. Aliflanke, mi opinias uzebla la formon "ioj" en la tekstoj de la difinoj. La vortaraj difinoj ja havas sian apartan ĵargonon, kiu iom devias disde la komuna lingvo. Plej okulfrapa tio estas ĉe kelkaj mallongigoj, kiajn oni trovas nur la vortaraj difinoj; ekz-e la angla "smth" aŭ la francaj "qqn", "qch". Malpli evidenta, sed pli perfida devio estas uzado de "iu" kontraste al "io" por marki ul-genron: ,---- | Igi aŭ teni iun <tld/>anta: | Meti iun en <tld/>on: `---- (realaj ekzemploj el ReVo-difinoj). Rimarku, ke logike "iu" ne neprigas ulecon; sed en la vortara uzo ĝi akiras tian specifecon. Kompare kun tia devio, uzado de "ioj" estas multe pli prava. -- Sergio
