--- In [email protected], "Sergio Pokrovskij"
<[EMAIL PROTECTED]> wrote:
>
> Je 2/3/08, stefichjo:
> 
> [...]
> 
> > La i-vorto "komuniki" havas la trian, ja evitindan, signifon
> > "komunikiĝi". Sed en la klarigo de la dua signifo de "komunikiĝi"
> > tekstas: "Iĝi komunikanta kun iu; interrilati kun iu per ideoj,
> > profitoj, interesoj ktp". Tiu klarigo ja uzas "komuniki" (en la
> > formo "komunikanta") ĝuste en tiu evitinda senco. Mi ŝatus ŝanĝi ĝin
> > al "Iĝi komunikanta pensojn, ideojn ks. kun iu...".
> 
> > Ĉu vi konsentas?
> 
> Mi konsentas, ke tie estas fuŝeto; sed mi malpli certas pri la
> korekto.
> 
> Laŭ mi, temas ne pri medialo (-iĝi) sed pri reciproka voĉo:
> "interkomuniki (iojn) unu al la alia".  Tial la ĝusta formo estus ne
> "komunikiĝi", sed "interkomuniki" (kiel "interparoli").  Per la Kukolo
> mi trovas 2'290 trafojn por tiu ĝusta formo,
> 
>
http://www.google.be/search?hl=eo&lr=lang_eo&q=interkomuniki+OR+interkomunikis+OR+interkomunikas+OR+interkomunikos+OR+interkomunikus+OR+interkomuniku+&retejo=+
> 
> Do, mia konsilo estas ĉefigi ĉi tiun formon.
> 
> [...]
> 
> --
> Sergio

Dankon, Sergio, pro la helpo. Nun ankaÅ­ mi opinias ke "interkomuniki
(iojn)" estas pli taÅ­ga formo.

Sed kiel mi povas ekhavi la permeson redakti la artikolon? Ĉu ĉeestas
la respondeculo?

Ĝis,
Stefo

Rispondere a