2008/2/5 Sergio Pokrovskij <[EMAIL PROTECTED]>:
> > Gxi estas provtuba infano de Sergio, kiu gxin eksperimente uzas
> > bedauxrinde ankaux en REVO.
>
> Kiu regulo de Esperanto apogas vian tabuon?  (Mi scias, ke en pluraj
> lingvoj eĊ­ropaj, ankaĊ­ en la rusa, maleblas diri "ioj"; sed en multaj
> aliaj tio bone eblas, kaj ekzistas nenia racia motivo por tiu tabuo.
> Ruse kaj angle maleblas fari plurnombran demandan "kiuj" -- sed en
> Esperanto tio estas tute normala: "Kiuj venis?".)

Pro scivolo mi sercxis "ioj" en la tekstaro de Bertilo, kaj versxajne
la solaj aperoj de tiu vorto estas pro via aktivado disvastigi gxin
(en Ondo de Esperanto). :)

Vi skribis en artikoloj pri "diversaj ioj" ke "Evidente, Zamenhof
malaprobas la multenombrajn io-vortojn, kvankam ne tute kategorie. Li
ne malpermesas ilin sed opinias ke la multenombro por tiuj vortoj
estas sensenca."

Do sxajnas ke justas diri ke "ioj" ja estas tre eksperimenta
netradicia uzo (ecx se oni ne povas diri ke kontrauxfundamentas) kiun
aliaj ne uzas kaj kiun la kreinto de Esperanto malaprobis... mi havas
impreson ke ReVo-politiko malkuragxigas tiajn disputatajn lingvajxojn,
sed ke gxi priskribu la lingvon kia gxi efektive estas, cxu ne?  (Ekz
ke oni ne kutimu uzi "na" por akuzativigi, "sxli" por "sxi aux li",
"mojosa", ktp en ReVo, sendepende de kiom logikaj/raciaj/konsekvencaj
oni taksas tiajn vortojn, krom se ial la teksto eksplicite traktas la
disputatajn vortojn mem.)

amike
russ

Rispondere a