> Seksspecifaj vortoj kiel "damo" kaj "patro" ne bezonas indikon pri 
> la sekso. Samkiel "martelo" ne bezonas indikon pri tio, ke gxi estas
> "ilo" (*"martelilo").

Ne tiel simple estas: infanoj klare diferencigas la patron kaj la
patrinon kaj mi suspektas ke biologiaj diferencoj rolas.
En objektoj ne povas roli biologio.

> Do, mi nur povas imagi uzi "-icx" anstataux "vir-" cxe vortoj, kiuj
> eblas kun "vir-". Do "amikicxo" anstataux "vir-amiko", sed ne
> *"viricxo" anstataux *"vir-viro", cxar *"vir-viro" estas redunda.

Estas jam sufiĉe da vortoj kiuj problemas pro la supersignoj.
la prefikso "vir" estas fundamenta kaj sufiĉas.
 
> Por simetriigi vortojn kiel "patro", oni bezonus same seksindikajn
> vortojn pri la ina sekso, do (eble) *"matro". 

Ho ve! "panjo" estas la plej bela vorto de la lingvo "Esperanto" ...
Tiom bela kiel mia franca "maman".

Plie la karesnomo de "matro" estus "manjo" kaj mi konas Manjon. Ĉu ŝi
akceptus ke en la lingvo Eo (kies lingvo ŝi perfekte regas) estus nur
unu vorto kaj por "maman" kaj por "Manjo"?

> [...]
> Neuxtrigi "patro" (tre sxangxante la lingvouzon), sxajnas al mi
> nerealigebla, ecx nerealiginda.

NeÅ­trigi "patrino" ne eblas.
Mireja

Rispondere a