jxeromo:

> Wolfram:
> > >En tia okazo temas pri neoficiala prefikso, kaj - se mi
> > >bone komprenis la ReVo-regulojn - ghi tute ne havu apartan
> > >artikolon.

Cxi tion skribis Bertilo.

> Bertilo:
> > Vi tute pravas. Kelkaj tamen spite enkondukis artikolojn por neoficialaj
> > prefiksoj

Cxi tion skribis mi.

> mi ne memoras tiel drastan regulon. 

La drasta regulo estas, ke "kunmetajxoj" per neoficialaj afiksoj ne aperu kiel 
tiaj.

> la afiks-artikoloj nur distingas per noto,
> cxu la koncerna formo estas oficiala aux ne. mi supozas, ke tiel estis jam en
> "plena vortaro de e-o" kaj ke ni dauxrigis laux tiu maniero?
> 
> en la lingva manlibro de revo tekstas:
> 
> "... tio ne kontestas, ke tele-, -ac, mili-, -i estas afiksoj (ili ja estas
> difinataj kiel afiksoj neoficialaj)"
> 
> miaopinie "tele-" havas suficxe konstantan sencon en la lingvo, por ke ni
> atentigu pri gxi per aparta artikolo.

Nu, bone, mi gxuste skribis tion. Nur la vorto "spite" estas troa, iusence 
spita.

Kore,

Marc

Rispondere a