> jxeromo:
> > Wolfram:
> > > >...
marc:
> Cxi tion skribis Bertilo.

(la respektivaj autoroj pardonu miajn konfuzojn.)

do: bertilo:
> > > >En tia okazo temas pri neoficiala prefikso, kaj - se mi
> > > >bone komprenis la ReVo-regulojn - ghi tute ne havu apartan
> > > >artikolon.

marc:
> > > Vi tute pravas. Kelkaj tamen spite enkondukis artikolojn por neoficialaj
> > > prefiksoj

jxeromo:
> > mi ne memoras tiel drastan regulon.

marc:
> Nur la vorto "spite" estas troa...

do, por ke la afero ne restu malklara por redaktantoj: revo ja registras egale
oficialajn kaj neoficialajn afiksojn.  gxi klare indikas, cxu ili estas el unu
aux la alia speco.

en la okazo de "polio-" la demando estas, cxu tiu vortparto funkcias suficxe
ofte kun suficxe konstanta senco por ke ni priskribu gxin kiel prefikson.  piv
abunde priskribas internaciajn afiksojn plejofte grekdevenajn por doni tra ili
etimologian informon.  revo gxis nun pli strikte rilatas al tiaj vortpartoj:
"tele-" aux "kilo-" estas certe registrindaj cxar ili aperas en kunmetajxoj kun
pure esperantaj vortpartoj (tele*vid*o, kilo*bitok*o).  aliaj kriterioj estas
imageblaj (memstara funkciado, spontaneaj kunmetoj, uzo en ordinara lingvo,
abundo de implikitaj vortoj...).  "polio-" bezonas enordan defendon, se gxi
restu en revo.

jxeromo


Rispondere a