Jheromo skribis: > "polio-" bezonas enordan defendon, se gxi restu en revo.
Jes. En la artikolo pri la prefikso au radiko "poli/o" au "polio-" aperas la ekzemploj "poliencefalito", "polibulbito", "poliencefalito" kaj "polimjelito". En chiu el tiuj okazoj la efektiva formo de la "prefikso" estas "poli-", ne "polio-". Mi tamen pensas, ke ofte temas efektive pri "polio-", certe en "poliomjelito", kiu tian formon havas en sia aparta artikolo. Se vere temu pri prefikso (chu oficiala, chu neoficiala) ghi devas havi ian definitivan formon, kiu au inkluzivu tiun "o", au ghin ne inkluzivu. Se la formo estu "poli-", tiam _ne_ eblos lauplache aldoni "o". Tian ligan (libervolan) "o"-finajhon oni ne uzas post prefiksoj, sed nur post ordinaraj radikoj. Se estu "poli/o" kun lauplacha uzo de ekzemple "polimjelito" au "poliomjelito", tiam POLI/ estu klasita kiel radiko, ne kiel prefikso. Kaj en tia okazo "poliomjelito" estu registrita kiel efektiva kunmetajho en ReVO, ne kiel aparta radiko. Se oni elektos rigardi "poli(o)-" kiel nuran etimologiajhon, tiam ghia formo rajtas varii. Tiam neniaj postuloj pri Esperanta reguleco estas bezonataj. Sed en tia okazo ghi tute ne havu apartan artikolon en ReVo. Tiajn artikolojn havu (mi supozas) nur tiaj neoficialaj afiksoj, kiuj havas fiksitan formon, kaj kiuj kondutas kiel efektivaj afiksoj en Esperanto. Do, necesas decidi, chu tia "poli(o)" estas radiko POLI/, au prefikso POLI-, au prefikso POLIO- au eble nura etimologia radikparto, kiu estas jen "poli...", jen "polio...". Poste la diversaj artikolo estu aranghitaj lau tiu elekto. Cetere, mencio pri la malsano "polio" aperas ankau en la artikolo pri "pol/i": http://reta-vortaro.de/revo/art/pol1.html -- Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>
