> Jheromo: > > "polio-" bezonas enordan defendon, se gxi restu en revo.
Bertilo: > Jes. > En la artikolo pri la prefikso au radiko "poli/o" au "polio-" > aperas la ekzemploj "poliencefalito", "polibulbito", > "poliencefalito" kaj "polimjelito". En chiu el tiuj okazoj la > efektiva formo de la "prefikso" estas "poli-", ne "polio-"... mi konsentas kun via analizo. rimarkon mi havas nur pri la o-ligajxo, per kiu mi cetere nur ehxas alilokan noton de marc: nome la grekdevenaj afiksoj ofte havas tian o-ligajxon, kaj gxi emas konservigxi ecx kiam la prefikso igxis plena vorto. ekzemple "foto" igxis ordinara vorto, sed oni pli volonte parolas pri "fotoaparato" ol pri "fotaparato". simile pri "radio" "radioteleskopo "raditeleskopo"... pli nove "video" ankaux hezitigas inter "video-" "vide-" kaj ecx "vid-" (kun asimilo kun esperanta "vid") kunmetajxoj. do ne estus surprize, ke pli faka "poli(o)-", se gxi iel ricevus propran ekziston, ankoraux ne klare stabiligis sian formon. jxeromo
