Saluton Sebastian,

Jen restantaj problemoj:

(1) La artikolo ne plene sekvas la rekomenditan sxablonon "germano". La 
abundaj fakindikoj "POL" povas esti pravigitaj, sed la kohereco de la 
artikoloj estas pli grava.

(2) La tezauxra ligilo cxe "polo 1" ne funkcias: kulpas la uzo de 
cxapelitaj literoj en la marko.

(3) La ekzemploj ne komencigxu per "..." (la tripunkto havas signifon nur 
meze de ekzemplo, aux fine, se la citajxo aspektas nekompleta).
(4) La ekzemploj komencigxu per minusklo (krom se temas pri vorto cxiam 
majusklohava).
(5) La ekzemplojn oni apartigu per punktokomo, la lastan ekzemplon oni finu 
per punkto, kaj la fontindiko aperu antaux la apartiga punktokomo aux la 
fina fina punkto.

(6) La rimarko cxe "polo" ne tauxgas: vi ne rajtas referenci al 
"polo-cxemizo" kaj "Marko Polo", kiuj ne ekzistas en la vortaro (des 
malpli, ke ili estas facile enkondukeblaj). Cetere mi ne certas, ke la 
rimarko utilas.

(7) La du sinonimoj de Polujo aperu ne dise, sed en unu referenc-grupo 
(refgrp).

(8) La ekzemplo, laux kiu Vilno "nun apartenas al Polujo", ne estas aparte 
bonvena, krom en historia kunteksto. Cetere la ligilo en gxia fontindiko ne 
funkcias.

Kuragxon!

Kore,

Marc



Rispondere a