2008/10/19 Marc Bavant:
> Saluton Sebastian,

> Jen restantaj problemoj:

> (1) La artikolo ne plene sekvas la rekomenditan sxablonon
> "germano".

Mi opinias la artikolon pri "germano" tute fuŝa.

1. Unue aperas la landana senco "germanujano", kiu ne estas semantike
kerna en tiu etna vorto.

2. Tiu "germano/germanujano" estas difinita kiel "ŝtatano", dum
historie pli ĝuste estus paroli pri landano.  En la epoko de Goeto ne
ekzistis ŝtato "Germanujo", sed jes ja ekzistis la lando.

3. La ekzemplo el la Fundamento estas misprezento: mi certas, ke Z ne
celis ŝtatanecon por la germanoj kaj por la rusoj.  Mi koncedas, ke ĝi
allasas la kutiman okcidentan interpreton, tamen ne estas lojala ĝin
citi kiel la koncepton de Z.

4. La ekzemplo pri germano.2 estas malkonvena kaj ilustras plie la
sencon "germaniano".  Ĝi neniel aplikiĝus ekz-e al al rusiaj
germanoj.  Pli konvena tiusence estus la Fundamenta ekzemplo
"GERMANOJ kaj francoj, kiuj loĝas en Rusujo, estas Rusujanoj,
kvankam ili ne estas rusoj".

Mi opinias ke la artikolo pri la rusoj estas pli bone farita.

--
Sergio

Rispondere a