Renato Corsetti <[EMAIL PROTECTED]> skribis:
>Yury:
>>
>> Kiel Sergio jam plurfoje prave skribis, "ruso" kaj "polo" indikas
>> apartenon al _etno_, ne al regno.
>>
>Mi scias tion pro re-ad-aj diskutoj kun Sergio. La problemo estas ke la 
>okcidenta vidpunkto ne estas tia aŭ ne ĉiam tia.

Finfine mi komprenis, kial la difino de "japano" estis tiel sxoka al mi.
En nuna revo ni vidas:
>1. Ŝtatano de Japanujo. 
>2. Homo kun japana nacieco

Certe neniu japano opinias, ke la japano unuasence estas sxtatano de 
Japanio, cxar jam ekzistis japanoj antaux ol estigxi la japana sxtato.
Por japanoj, la japano estas unuasence etnano kaj poste sxtatano.
Mi pensas, ke mi estas pli simpatia al Sergio ol al Reanto pri tiu cxi 
problemo.

> Ekzemple "germanlingva italo" estas la norma esprimo ĉi tie por loĝanto 
> de Suda Tirolo.
> 
> Tre malfacile solvebla problemo.

Jes, certe.

Vastalto

Rispondere a