--- On Mon, 10/20/08, mjb0_wanadooxwm:

> Sergio:

>> 2008/10/19 Marc Bavant:
>>> Jen restantaj problemoj:
>>> (1) La artikolo ne plene sekvas la rekomenditan sxablonon \
>>> "germano".

>> Mi opinias la artikolon pri "germano" tute fuŝa.

> "Tute fusxa" estas troigo. La rezulto de tiaj sintenoj estas, ke ni
> ne havas du landajn artikolojn laux la sama modelo kaj tio suficxas
> por plene senkreditigi la tuton. Kohereco postulas kompromison.

Mi ne vidas kompromison en tiu "modela" artikolo.  Ĝi prezentas la
100%e okcidenteŭropan koncepton.

>> 1. Unue aperas la landana senco "germanujano", kiu ne estas
>> semantike kerna en tiu etna vorto.

>   Se "etnaj" germanoj ne sentis bezonon sxangxi tion, tio versxajne
> ne estas eraro. Kiom mi memoras, mi ne kulpas pri la nuna formo de
> tiu artikolo.

1. Mi vin ne kulpigas pri la artikolo.  Mi tamen protestos kontraŭ tio,
ke ĝi aperas kiel modelo.

2. Estas multe da fuŝaj artikoloj pri kiuj oni ankoraŭ ne protestis.
Silento ne ĉiam egalas aprobon.

> Mi komprenas, ke cxe la artikolo rus/ vi forigis tiun sencon, cxar
> vi opinias, ke Esperanto devas sekvi la rusan logikon, kaj tio estas
> defendebla, sed ne trudu tion al cxiuj.

Tio estas klara instruo de la Fundamento.  Kaj koncerne la vorton
"ruso", apliki ĝin al alietnano estas nepre eraro kaj malĝentileco.
Samkiel apliki la vorton "anglo" parolante pri skoto.

>> 2. Tiu "germano/germanujano" estas difinita kiel "ŝtatano", dum
>> historie pli ĝuste estus paroli pri landano. En la epoko de Goeto
>> ne ekzistis ŝtato "Germanujo", sed jes ja ekzistis la lando.

> Se vi volas distingi inter la diversaj historiaj realajxoj, necesas
> gxin fari.

Se oni verkas en Esperanto pri io pli frua ol 1870 (aŭ eĉ pli frua ol
1990), oni bezonas atenti tion.  Kaj oni jes havas esperantajn
tekstojn kiuj rilatas al tiuj pli fruaj periodoj.  Eble eĉ pli multe
da rilataj al la malnova stato ol al la nova.  Rilate al ili la difino
nestas fuŝa.

> Nun Germanujo estas sxtato kaj lando (por tiuj, kiuj komprenas la
> subtilajxon), do difini gxin kiel sxtaton ne estas eraro.

Ĉu nur la modernaj (kaj inter ili, nur la primodernaj) tekstoj estas
atentindaj?  Ĉu la aliaj ne apartenas al Esperanto kaj al la temaro de
ReVo?

> Mi preferus paroli pri landoj, sed la sxablono estas tia, kia gxi
> estas. Oni gxin sxangxu, aux gxin obeu.

Oni devas ĝin ŝanĝi, ĉar ĝi estas malĝusta fakte, sen paroli ke ĝi
estas kontraŭfundamenta.

>> 4. La ekzemplo pri germano.2 estas malkonvena kaj ilustras plie la
>> sencon "germaniano". Ĝi neniel aplikiĝus ekz-e al al rusiaj
>> germanoj. Pli konvena tiusence estus la Fundamenta ekzemplo
>> "GERMANOJ kaj francoj, kiuj loĝas en Rusujo, estas Rusujanoj,
>> kvankam ili ne estas rusoj".

> Eble (kvankam neniu povas pruvi, ke en la menso de Z la germanoj,
> kiuj logxas en Rusujo, ne estas etnaj germanoj), sed denove tio
> estas ekstertema.

Ili certe estis etnaj germanoj, kaj ili estis rusaj ŝtatanoj.  Ĝuste
tio faras la ekzemplon speciale taŭga por la etna senco.

>> Mi opinias ke la artikolo pri la rusoj estas pli bone farita.

> Neniu postulas, ke vi gxin sxangxu. Miaj rimarkoj koncernis
> artikolon pol/ kaj estis direktita al polo, kiu plej bone povas
> decidi, kio estas por li ideologie allasebla.

Laŭ la ŝtatisma teorio, en la 19a jc ne ekzistis poloj.  Tial la
okcidenta teorio estas speciale insulta rilate la polojn.  Laŭ la
okcidenta vidpunkto Adam Bernard Mickiewicz estis ruso.

-- 
Sergio





__________________________________________________
Do You Yahoo!?
Tired of spam?  Yahoo! Mail has the best spam protection around 
http://mail.yahoo.com 

Rispondere a