Renato Corsetti skribis je 2008-10-20 11:05:
> Yury:
>>
>> Kiel Sergio jam plurfoje prave skribis, "ruso" kaj "polo" indikas
>> apartenon al _etno_, ne al regno.
>>
> Mi scias tion pro re-ad-aj diskutoj kun Sergio. La problemo estas ke la 
> okcidenta vidpunkto ne estas tia aŭ ne ĉiam tia.
> 
> Ekzemple "germanlingva italo" estas la norma esprimo ĉi tie por loĝanto 
> de Suda Tirolo.
> 
> Tre malfacile solvebla problemo.
> 

Efektive. En ĉiu ŝtato la kutimoj estas aliaj. Ekzemple ne eblus diri, 
ke "belgo" indikas apartenon al la belga etno, ĉar la belga etno ja ne 
ekzistas. "belgo" estas persono, kiu havas la belgan "ŝtatanecon" kaj 
ekzistas turkaj belgoj, italaj belgoj kaj pli ol 200 aliaj etnoj tie ĉi.

Rispondere a