Sergio:
> 
> 2008/10/19 Marc Bavant: > Saluton Sebastian, > Jen restantaj problemoj: > (1) 
> La artikolo ne plene sekvas la rekomenditan sxablonon > "germano". Mi opinias 
> la artikolon pri "germano" tute fuŝa. 

  "Tute fusxa" estas troigo. La rezulto de tiaj sintenoj estas, ke ni ne havas 
du landajn artikolojn laux la sama modelo kaj tio suficxas por plene 
senkreditigi la tuton. Kohereco postulas kompromison.

>1. Unue aperas la landana senco "germanujano", kiu ne estas semantike kerna en 
>tiu etna vorto. 

  Se "etnaj" germanoj ne sentis bezonon sxangxi tion, tio versxajne ne estas 
eraro. Kiom mi memoras, mi ne kulpas pri la nuna formo de tiu artikolo.

Mi komprenas, ke cxe la artikolo rus/ vi forigis tiun sencon, cxar vi opinias, 
ke Esperanto devas sekvi la rusan logikon, kaj tio estas defendebla, sed ne 
trudu tion al cxiuj.

>2. Tiu "germano/germanujano" estas difinita kiel "ŝtatano", dum historie pli 
>ĝuste estus paroli pri landano. En la epoko de Goeto ne ekzistis ŝtato 
>"Germanujo", sed jes ja ekzistis la lando. 

  Se vi volas distingi inter la diversaj historiaj realajxoj, necesas gxin 
fari. Nun Germanujo estas sxtato kaj lando (por tiuj, kiuj komprenas la 
subtilajxon), do difini gxin kiel sxtaton ne estas eraro. Mi preferus paroli 
pri landoj, sed la sxablono estas tia, kia gxi estas. Oni gxin sxangxu, aux 
gxin obeu.

>3. La ekzemplo el la Fundamento estas misprezento: mi certas, ke Z ne celis 
>ŝtatanecon por la germanoj kaj por la rusoj. Mi koncedas, ke ĝi allasas la 
>kutiman okcidentan interpreton, tamen ne estas lojala ĝin citi kiel la 
>koncepton de Z. 

  Tio estas ideologia tiklajxo. Mi ne kontrauxas sxovon de tiu ekzemplo, kies 
celo estis cxefe montri, ke la vorto troveblas en la F-o, kia ajn estu la 
interpreto de gxia signifo. Cxiuokaze la afero ne koncernas la demandon, kiu 
temis pri artikolo german/ kiel sxablono: evidente la ekzemploj ne apartenas al 
la sxablono.

>4. La ekzemplo pri germano.2 estas malkonvena kaj ilustras plie la sencon 
>"germaniano". Ĝi neniel aplikiĝus ekz-e al al rusiaj germanoj. Pli konvena 
>tiusence estus la Fundamenta ekzemplo "GERMANOJ kaj francoj, kiuj loĝas en 
>Rusujo, estas Rusujanoj, kvankam ili ne estas rusoj". 

  Eble (kvankam neniu povas pruvi, ke en la menso de Z la germanoj, kiuj logxas 
en Rusujo, ne estas etnaj germanoj), sed denove tio estas ekstertema. 

>Mi opinias ke la artikolo pri la rusoj estas pli bone farita.

  Neniu postulas, ke vi gxin sxangxu. Miaj rimarkoj koncernis artikolon pol/ 
kaj estis direktita al polo, kiu plej bone povas decidi, kio estas por li 
ideologie allasebla.

Kore,

Marc


Rispondere a