2008/10/20 Renato Corsetti <[EMAIL PROTECTED]>: > Mi tre volonte kredas, ke tiel estas por japanoj. aliflanke dum la milito en > Jugoslavio en la angla por aludi je la albanaj civitanoj de Serbujo oni > inventis la esprimon "ethnic Albanians". Se oni nur dirus "Albanians", oni > pensus pri la civitanoj de Albanujo.
Vidu, tiaspecajn esprimojn oni inventas gxuste cxar etnaj lingvoj (ne nur la okcidentaj, sed - mi estu justa - fojfoje ankaux la rusa) ne havas adekvatan rimedon por esprimi tion, kion oni bezonas. Sed Esperanto ja havas tian rimedon! Kial ni blinde imitu etnajn lingvojn en tio? En Esperanto ni povas klare diri: albano estas ano de la albana etno, albanujano estas logxanto (civitano) de Albanujo. Jes, ekzistas "belgoj", "britoj", "svisoj", kiuj ne signifas etnanecon, sed gxuste civitanecon, sed mi cxiam perceptis tiujn vortojn kiel _esceptojn_, sed ne kiel imitindajxojn. -- Yury Finkel *** A. Grin "Skarlataj veloj": http://www.esperanto.mv.ru/Grin/skarlataj.html *** I. Efremov. "Tais el Ateno": http://www.esperanto.mv.ru/Efremov/tais.html
