Vidu interesan kontribuon pri la temo el la plumo de Árpád Rátkai che
http://www.vortaro.hu/zamnom.htm.
Jozefo Horvath
________________________________
From: [email protected] [mailto:[EMAIL PROTECTED] On Behalf Of
Renato Corsetti
Sent: Tuesday, October 21, 2008 10:13 AM
To: [email protected]
Subject: [revuloj] Denove pri "pol/"
Yury:
Laux mi, Zamenhof estis pollandano, ruslandano, litvano (ne
litov(an)o!) , judo. Kaj krome ruslingvano.
Strange, kial al mi cxiam sxajnas, ke en tiu cxi demando
okcidentanoj
ial emas nebuligi la tre simplan kaj evidentan aferon...
Temas simple pri malsamaj situacioj, komprenoj, historioj. Oni ne povas
deklari ke unu kompreno estas nepre supera al la alia kaj nepre pli bona. Oni
devas akcepti, ke ĉefe pri ĉi tiu kampo la mondo estas malsama.
Se temas pri Zamenhof, italaj esperantistoj havas grandajn problemojn
kompreni kaj rediri tion, kio li estis.
"Judeco" ŝajnas io religia, do, kial oni volus paroli pri tio. Itala
judo deklaras sin judo, se li volas atentigi pri sia religio (kaj ankaŭ pri sia
subteno al Israelo). En neniu oficiala dokumento la judeco estas registrita,
kaj se oni provus fari tion, estus amasaj protestoj pri rasismo.
Ĝenerale oni diras, ke Zamenhof estis polo, ĉar tio estas la plej
simple komprenebla afero fare de neesperantistaj italoj. Se oni parolas pli
detale oni aldonas ion de la speco "tiam tiu parto de Pollando estis en la rusa
imperio".
amike
Renato