Sergio:
Kiom mikomprenas, la itala vorto "italiano" ne ebligas distingi tiujn
du sencojn.
Vi komprenas bone. "italiano" baze signifas "loghanto en Italujo", mi
kredas, kaj duavice ankaŭ "parolanto de la itala". Oni parolas pri
"italiani", kiuj loghas en Italujo kaj "italiani", kiuj loĝas ekster
Italujo, ekzemple.
Sed la afero estas tre konfuzita. Se oni diras "italoj rajtas ricevis
stirpermeson je 16 jaroj", tie la vorto "italoj" estas samsignifa kun
"italaj civitanoj (do ankaŭ la albanlingvaj)". Se oni volas aludi je la
italaj civitanoj albanlingvaj oni diras "albanlingvaj italoj".
Lastatempe estis kelkaj programoj en la televido pri la duageneraciaj
enmigrintoj (kelkaj komplete nigraj kaj evidente malsamaj je la
tradiciaj italoj, sed ĉiuj civitanoj) kaj tamen oni daŭre parolis pri
"ĉi tiuj italoj".
Amike
Renato