--- On Mon, 10/20/08, Marc wrote:

> Sergio:
>> Laŭ la ŝtatisma teorio, en la 19a jc ne ekzistis poloj.

> Mi ne estas fakulo pri la komplika historio de la pola sxtato, sed
> evidentas, ke kiam ne ekzistis Pollando,

Ne evidentas.  La pola nacia himno, kiu deklaras ke
"Jeszcze Polska nie zginieła"
(La Polujo ne pereis, Dum ni vive spiros)
[ http://eo.wikipedia.org/wiki/Mazurek_D%C4%85browskiego ]
aperis kaj populariĝis post la plena dispartigo.  La ŝtato ne
ekzistis; sed la lando plu ekzistis.

Francio havis malpli tragikan historion ol la resto de la mondo, tial
la francoj facile konfuzas landojn kaj regnojn.

> sekve ne ekzistis pollandanoj (=poloj 1), sed poloj2 certe ekzistis.

Kaj (laŭ vi) ili estis rusoj.

>> Tial la okcidenta teorio estas speciale insulta rilate la polojn.

> Kio estas insulta? Cxu mi ne rajtas diri, ke dum la romia imperio ne
> ekzistis francoj?

Dum la romia epoko efektive ne ekzistis francoj, sed en la 18a kaj 19a
jarcentoj eksterdube ekzistis poloj.

> Ke antaux 1948 ne ekzistis israelanoj?

Ankaŭ ĉi tio ne estas evidenta, "la spitita Izrael" ĉiam ekzistis
(almenaŭ laŭ la ortodokse kristana liturgio; mi supozas, ke ankaŭ en
judismo ekzistas simila ideo).  Krome, ekzistis la cionisma projekto,
sen kiu la ŝtatiĝo de 1948 ne estus ebla.

>> Laŭ la okcidenta vidpunkto Adam Bernard Mickiewicz estis ruso.

> Povas esti, ke poloj kaj rusoj trovus tiun cxi esprimon sakrilegia
> (pro kontrauxaj motivoj),

La motivoj ne estas kontraŭaj.  Por la rusoj ne estus malakceptebla
rusiĝo de la granda poeto (multaj poloj ja rusiĝis kaj iĝis parto de
la Rusia elito, kaj politika, kaj kultura).  Tamen Mickiewicz klare
sin poziciigis kiel kontraŭulo de rusiĝo.  Tial mi jes opinias tion
sakrilegia precipe ĉar mi scias (kaj respektas) lian sintenon.

> sed kial starigi la demandon? Jam laux REVO tiel ne estas.

Tiel estus, se la artikolo pri la "rusoj" estus redaktita laŭ viaj
rekomendoj.

-- 
Sergio




__________________________________________________
Do You Yahoo!?
Tired of spam?  Yahoo! Mail has the best spam protection around 
http://mail.yahoo.com 

Rispondere a