--- On Mon, 10/20/08, Renato:

> HIROTAKA Masaaki:

>> Mi pensas, ke mi estas pli simpatia al Sergio ol al Renato pri tiu
>> cxi problemo.

> Mi tre volonte kredas, ke tiel estas por japanoj. aliflanke dum la
> milito en Jugoslavio en la angla por aludi je la albanaj civitanoj
> de Serbujo oni inventis la esprimon "ethnic Albanians". Se oni nur
> dirus "Albanians", oni pensus pri la civitanoj de Albanujo.

Antaŭ nelonge mi verkis recenzon "En Rusio loĝas rusianoj" pri via
artikolaro "Rusoj loĝas en Rusujo":

http://www.esperanto.org/Ondo/Recenzoj/R-rossia.htm

Interalie, tie mi mencias ankaŭ ĉi tiun anglecan manieron distingi:

,----
| NACIOJ NOVMONDAJ
| 
| Ofta demando (ankaŭ en la artikolaro ĝi aperas): Kiel usonanoj vivas
| sen tia distingo inter regnano kaj etnano?
| 
| “La usona nacio” jes estas reala fenomeno — tamen ja tute alispeca ol
| “la albana nacio”. La kerno de la usona nacio estas ĝiaj politikaj
| institucioj kaj idearo: la plej antikva konstitucio de la mondo, la
| liberalaj principoj, la usona revo. Tial la usona nacio efektive estas
| forte ligita al la usona ŝtato kaj eĉ pli speciale, al ĝia politika
| reĝimo. La lojaleco de enmigrinto al la nova patrujo estas lojaleco al
| la ŝtato kaj egalas la sopiratan ŝtatanecon.
| 
| La etnoj tamen plu ekzistas ankaŭ en Ameriko, eĉ se alimaniere. Ankaŭ
| usone oni distingas inter WASP, Latinos, Polish-Americans,
| Irish-Americans ktp. Aliflanke mi neniam aŭdis pri “etna usonano” aŭ
> “ethnic Canadian” en la senco “persono apartenanta al la kanada
> ĉefgento”; fakte, “ethnic Canadian” signifus proksimume “kanadano
> apartenanta al etna malpliopo” (ekz-e ĉindevena) — do, “ethnic
> Canadian” funkcias preskaŭ kontraŭe ol “ethnic Albanian”. Ne nur en
| Esperanto, sed ankaŭ en la realo la nacioj kaj etnoj en la Nova mondo
| funkcias alie ol en la Malnova. (Dirante tion mi esprimas nek aprobon
| nek malaprobon, mi nur konstatas diferencon.)
`----

-- 
Sergio



__________________________________________________
Do You Yahoo!?
Tired of spam?  Yahoo! Mail has the best spam protection around 
http://mail.yahoo.com 

Rispondere a