Sebastian: > > Marc Bavant > > > > (3) La ekzemploj ne komencigxu per "..." (la tripunkto havas > signifon nur > > meze de ekzemplo, aux fine, se la citajxo aspektas nekompleta). > La citajxo estas prenita de mezo de tre longa frazo, tial la komenca > tripunkto.
Eble ili estas prenitaj de mezo de tre longa frazo, sed ili ne bezonas tripunkton en la komenco. Ekzemplo kutime konsistas el sencohava trancxajxo el frazo. Se ene de tiu trancxajxo vi forigas senutilajn vortojn, tiam vi enmetu tripunkton. Se vi volas aldoni iujn vortojn en la trancxajxon (ekz-e por resumi tro longan frazparton, aux por anstatauxigi vorton, kiun la manko de kunteksto igus malklara, tiam vi metu ilin inter rektaj krampon en elementon <klr>. > > > (4) La ekzemploj komencigxu per minusklo (krom se temas pri vorto > cxiam > > majusklohava). > Ecx se gxi estas la tuta frazo kopiita de donita fonto? Jes. > > > (5) La ekzemplojn oni apartigu per punktokomo, la lastan ekzemplon > oni finu > > per punkto, kaj la fontindiko aperu antaux la apartiga punktokomo > aux la > > fina fina punkto. > Kiam la akceptado da artikoloj ekfunkcios. Nuntempe io paneis. > > > (6) La rimarko cxe "polo" ne tauxgas: vi ne rajtas referenci al > > "polo-cxemizo" kaj "Marko Polo", kiuj ne ekzistas en la vortaro (des > > malpli, ke ili estas facile enkondukeblaj). > Ne tiel facile, kion pruvas la tuta diskuto. Tuj aperos vortoj, ke ja tio > ne estu polo-cxemizo, sed poloo-cxemizo (ne gravas kiel oni la vorton uzas). "Polo-cxemizo" estas tre bona vorto (neniu diras "poloo-cxemizo"), sed gxi konsistas el la radikoj polo/ kaj cxemiz/. Nenio malhelpas meti senkomentan referencon al "polo/o" fine de la artikolo "pol/o", cxar temas pri paronimoj. > > (8) La ekzemplo, laux kiu Vilno "nun apartenas al Polujo", ne estas > aparte > > bonvena, krom en historia kunteksto. > En ReVo ne estas loko por longaj tekstoj. Tamen vi pravas - mi (aux iu alia) > aldonos iom pli da informoj kiam la akceptado da artikoloj ekfunkcios. Bonaj klasikaj ekzemploj kun "Polujo" certe ne mankas. Kore, Marc
