Sergio:

Aŭ "ĉi tiuj italianoj". Ĉar fakte vi celas la sencon "italianoj" --
sed ial malracie insistas, ke ĝi estus esprimata per la etna vorto
"italoj".

La fakto estas ke ni havas nur unu vorton pri la du konceptoj. Se oni volas esti preciza oni devas diri "loghantoj en Italujo" aŭ "civitanoj de Italujo" (dum mi skribas mi konstatas ke tio sonas malnatura en la itala, en kiu prefere oni diras "italaj civitanoj"). Identigi la etnan signifon de italo en al itala estas ankoraŭ pli malfacila. Eble oni devas diri "tradiciaj italoj", "veraj italoj".

La fakto ankaŭ estas, ke pro uzado de la sama vorto oni ankaŭ miksas la konceptojn, kiuj iĝas unu koncepto en la menso de italoj, kaj tiu koncpeto pli atentas la civitanecon ol la etnecon:

- mi estas tradicia italo = mi esta italo
- mia najbaro devena el Etiopujo (kaj itala civitano) estas italo (liaj gepatroj venis el Etiopujo, oni aldonas, se oni volas priskribi lin)
- la loghantoj de Bolzano estas germanlingvaj italoj
- usonanoj italdevenaj, sendepende ĉu ili parolas aŭ ne la italan, estas usonanoj ne italoj - la filoj de albanaj enmigrintoj naskiĝintaj en Italujo estas italoj ne albanoj, ktp.

Amike

Renato





Rispondere a