--- On Mon, 10/20/08, Renato:

> Sergio:

> Kiom mi komprenas, la itala vorto "italiano" ne ebligas distingi
> tiujn du sencojn.

> Vi komprenas bone. "italiano" baze signifas "loghanto en Italujo",

T.e. "italujano" laŭ la aglutina sistemo de Esperanto.

> mi kredas, kaj duavice ankaŭ "parolanto de la itala".

Nur tiuj estas la "italoj", t.e. la anoj de la itala etno, "la
itallingvaj italianoj = italoj".

> Oni parolas pri "italiani", kiuj loghas en Italujo kaj "italiani",
> kiuj loĝas ekster Italujo, ekzemple.

Do, "italianoj"="italujanoj" laŭ la landaneco/civitaneco, kaj "italoj"
laŭ la etno.

> Sed la afero estas tre konfuzita. Se oni diras "italoj rajtas
> ricevis stirpermeson je 16 jaroj", tie la vorto "italoj" estas
> samsignifa kun "italaj civitanoj (do ankaŭ la albanlingvaj)".

Sekve ĉi-okaze temas pri "italianoj/italujanoj".

> Se oni volas aludi je la italaj civitanoj albanlingvaj oni diras
> "albanlingvaj italoj".

Oni uzas la italan vorton "italiani", kies ĝusta esperantigo ĉi-okaze
estus "italianoj/italujanoj".  Vi nenion povas provi per la itala
vorto, ĉar ĝi konfuzas la du signifojn, kaj viaj argumentoj ke "itale
oni diras _italoj_" estas logike erara: vi premisas la pruvendaĵon. 

> Lastatempe estis  kelkaj programoj en la televido pri la duageneraciaj
> enmigrintoj (kelkaj komplete nigraj kaj evidente malsamaj je la
> tradiciaj italoj, sed ĉiuj civitanoj) kaj tamen oni daŭre parolis pri
> "ĉi tiuj italoj".

Aŭ "ĉi tiuj italianoj".  Ĉar fakte vi celas la sencon "italianoj" --
sed ial malracie insistas, ke ĝi estus esprimata per la etna vorto
"italoj".

-- 
Sergio
















__________________________________________________
Do You Yahoo!?
Tired of spam?  Yahoo! Mail has the best spam protection around 
http://mail.yahoo.com 

Rispondere a