Russ: >Sed ja estas ruza sistemo ke la vir-formo povas aludi virojn specife, aux >cxiujn virajn kaj inajn, cxar se estos necerteco aux demandoj, oni cxiam >povas aldoni "nu kompreneble mi celis ankaux la virinojn!" kaj eviti aperi >seksisma...! :) Dume, se virino uzas nur la in-formon, tio estus >eksplicita neneebla ignoro de la viroj. La nejusteco sxajnas evidenta al >mi, sed evidente ne al cxiuj!
En kio do konsistas la maljustajxo? La virinoj rajtas uzi la samajn formojn, kiel la viroj, do profiti aux malprofiti ilian ambiguecon en simila maniero. Aux cxu vi sufloras, ke virinoj "laux ilia naturo" deziras cxefe paroli pri grupoj konsistantaj el multaj virinoj kun fojfoja cxeesto de sensignifa viro, do ke la lingvo igas tion por ili malfacila, do ilin diskriminacias? Oni ja rajtas kritiki la nesimetriecon de la sistemo, same kiel iuj kritikis "kaj" preferante "e", sed ke la nesimetrieco kauxzas maljustajxojn estas nepruvite, kaj nepruveble. Kore, Marc
