Renato Corsetti skribis:

 > Bertilo:

 >> Tio ne estas tute evidenta. La fakto, ke Zamenhof tradukis la verkon
 >> "Marta", indikas, ke li ja engaĝiĝis pri ina egaleco.

 > Certe aŭ almenaŭ ke li partoprenis ĉiujn progresemajn ideojn de tiu
 > epoko. Sed tiam, laŭ mia scio, la problemo pri seksa uzo de la lingvo
 > ankoraŭ ne estis inter tiuj atentataj. En Marta mem, se mi bone memoras,
 > ni estas ankoraŭ ĉe pli  bazaj problemoj.

 >> Fakte tiu teksto
 >> eĉ enhavas partojn, kiuj eksplicite tuŝas la uzadon de profesinomoj
 >> rilate al virinoj, kaj diversaj problemoj tiurilataj.

 > Bone, eble mi devos relegi ĝin, sed en la Fundamento la sistemo ŝajnas
 > al mi klara ĉe: "Virino, kiu kuracas, estas kuracistino".

Jes. Nu, mi pensis pri la jena parteto:

   - Ho, mia Dio! - li diris levante la shultrojn, - se vi hezitas
   akcepti chi tiun sinjorinon kiel deseg... kiel mi tion
   esprimu... nu, kiel desegnistinon...

La parolanto staras antau tia neatendita kaj por li problema
situacio, ke virino serchas laboron kiel desegnist(in)o (de
juveloj). Li ne scias, chu diri "desegnisto" au "desegnistino".
Eble en la Pola originalo la vorto por desegnistino estas aparte
stranga au nekutima, au estis tia tiutempe.

Chiuokaze tiaj problemoj kaj hezitoj do ne estis tute nekonataj
al Zamenhof.

-- 
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>

Rispondere a