Renato Corsetti skribis:

> Ke la sistemo estas nesimetria/nejusta ŝajne estas klare al ĉiuj. La 
> problemo estas ke lingvoj estas tiaj, kiaj ili estas, kaj ke Zamenhof 
> skribis en momento en kiu la problemo pri ina egaleco ne estis je la 
> ĝenerala atento.

Tio ne estas tute evidenta. La fakto, ke Zamenhof tradukis la verkon
"Marta", indikas, ke li ja engaĝiĝis pri ina egaleco. Fakte tiu teksto
eĉ enhavas partojn, kiuj eksplicite tuŝas la uzadon de profesinomoj 
rilate al virinoj, kaj diversaj problemoj tiurilataj.

-- 
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>

Rispondere a