Bertilo:

Tio ne estas tute evidenta. La fakto, ke Zamenhof tradukis la verkon
"Marta", indikas, ke li ja engaĝiĝis pri ina egaleco.

Certe aŭ almenaŭ ke li partoprenis ĉiujn progresemajn ideojn de tiu epoko. Sed tiam, laŭ mia scio, la problemo pri seksa uzo de la lingvo ankoraŭ ne estis inter tiuj atentataj. En Marta mem, se mi bone memoras, ni estas ankoraŭ ĉe pli bazaj problemoj.

Fakte tiu teksto
eĉ enhavas partojn, kiuj eksplicite tuŝas la uzadon de profesinomoj
rilate al virinoj, kaj diversaj problemoj tiurilataj.

Bone, eble mi devos relegi ĝin, sed en la Fundamento la sistemo ŝajnas al mi klara ĉe: "Virino, kiu kuracas, estas kuracistino".

Amike

Renato


Rispondere a