2008/11/1 Sergio Pokrovskij <[EMAIL PROTECTED]>: > 2008/11/1 Bertilo: > > [...] > >> Jes. Nu, mi pensis pri la jena parteto: > >> - Ho, mia Dio! - li diris levante la shultrojn, - se vi hezitas >> akcepti chi tiun sinjorinon kiel deseg... kiel mi tion >> esprimu... nu, kiel desegnistinon... > >> La parolanto staras antau tia neatendita kaj por li problema >> situacio, ke virino serchas laboron kiel desegnist(in)o (de >> juveloj). Li ne scias, chu diri "desegnisto" au "desegnistino". >> Eble en la Pola originalo la vorto por desegnistino estas aparte >> stranga au nekutima, au estis tia tiutempe. > > Jen la originalo: > ,---- > | — O mój Boże! — wymówił wzruszając ramionami — jeżeli pan > | wstrzymujesz się z przyjęciem tej pani na rysowni... jakże tu > | powiedzieć... no, na rysownicę... > | > | Siedzący przy stole piętnastoletni chłopak parsknął śmiechem. > `---- > > La virgenra "rysownik" estus pli-malpli "desegnisto", sed la ingenra > "rysownica" pollingve homonimas kun "desegnotabulo". Iom similan > fenomenon prezentas la francaj "planteur" (plantisto) kaj "planteuse" > (plantilo: "Planteuse (de tubercules). Machine agricole servant à > planter les turbercules"; kaj kelkaj aliaj paroj el la serio > -(t)eur//-(t)rice, -(t)euse). > > Fakte, mi ne scias ĉu en la moderna pola lingvo aperis senambigua > vorto por desegnistino.
Interese! Dankon pro la informo pri la pola originala. Laux mia pola fiancxino ekzistas ina formo "rysowniczka", sed gxi ne aperas en multaj vortaroj, kiuj tamen cxiuj havas "rysownik". (Mi ja trovas "rysowniczka" en la tre kompleta por-Scrabble-luda reta vortaro http://www.sjp.pl/co/rysowniczka ...) Pro scivolo mi sercxis per google: rysownik = 211000 trafoj rysowniczka = 8000 trafoj La pola havas aliajn similajn aferojn, kie supozebla ina formo estas uzata anstatauxe por ekipajxo de la vira laboristo (kredeble cxar oni ne povis imagi ke virino farus la laboron), ekzemple: * "pilot" = piloto, sed "pilotka" ne estas pilotino sed cxapo portata de piloto * "szofer" = sxoforo, sed "szoferka" ne estas sxoforino, sed la sxoforejo en la auxto/kamiono * "marynarz" = maristo, sed "marynarka" ne estas maristino, sed jako Krome estas laboroj kies ina versio estas restriktita aux alia: * "maszynista" = lokomotivestro, sed "masynistka" estas tajpisto (!) * "chemik" = cxemiisto (aux instruisto de cxemio), sed "chemiczka" estas nur instruistino de cxemio (laux vortaroj, kvankam iuj poloj diras al mi ke ankaux povas esti cxemiisto). * "historyk" = historiisto (aux instruisto de historio), sed simile "historyczka" estas nur instruisto de historio, laux vortaroj. Krome la ofta in-iga sufikso "-ka" koincide ankaux oftege uzatas kiel et-iga sufikso, ekzemple teo = "herbata", sed por esti familiara/beleta, poloj ofte diras "herbatka". Sed certe multaj homoj diras ke tiaj aferoj tute ne temas pri ia ajn seksismo, kaj estas nura lingva afero, kaj do restos neinterkonsento. :) amike russ
