Russ:

La nejusteco sxajnas evidenta al mi, sed evidente ne al cxiuj!

Ke la sistemo estas nesimetria/nejusta ŝajne estas klare al ĉiuj. La problemo estas ke lingvoj estas tiaj, kiaj ili estas, kaj ke Zamenhof skribis en momento en kiu la problemo pri ina egaleco ne estis je la ĝenerala atento.

Certe oni povas evoluigi la sistemon, sed malrapide kaj kun prudento. La evoluo estas, laŭ mia kompreno, jam okazinta pri bestoj: kato, vir-kato, kat-ino, ĉevalo, vir-ĉevalo, ĉevalino, ktp. Pri homoj ĝi okazas pli malrapide (kaj la malsamaj komprenoj pri "amiko" atestas tion) kaj ankoraŭ ne estas klara la direkto. Verŝajne la unua afero, kiu okazos estos la ĝeneraligo de la kontraŭfundamenta ĝenerla signifo de -ul kaj -isto.

Persone mi estas ege pli ĝenata de la ekstrema eŭropeco de Esperanto.

Amike

Renato



Rispondere a