2008/11/1 Bertilo: [...]
> Jes. Nu, mi pensis pri la jena parteto: > - Ho, mia Dio! - li diris levante la shultrojn, - se vi hezitas > akcepti chi tiun sinjorinon kiel deseg... kiel mi tion > esprimu... nu, kiel desegnistinon... > La parolanto staras antau tia neatendita kaj por li problema > situacio, ke virino serchas laboron kiel desegnist(in)o (de > juveloj). Li ne scias, chu diri "desegnisto" au "desegnistino". > Eble en la Pola originalo la vorto por desegnistino estas aparte > stranga au nekutima, au estis tia tiutempe. Jen la originalo: ,---- | — O mój Boże! — wymówił wzruszając ramionami — jeżeli pan | wstrzymujesz się z przyjęciem tej pani na rysowni... jakże tu | powiedzieć... no, na rysownicę... | | Siedzący przy stole piętnastoletni chłopak parsknął śmiechem. `---- La virgenra "rysownik" estus pli-malpli "desegnisto", sed la ingenra "rysownica" pollingve homonimas kun "desegnotabulo". Iom similan fenomenon prezentas la francaj "planteur" (plantisto) kaj "planteuse" (plantilo: "Planteuse (de tubercules). Machine agricole servant à planter les turbercules"; kaj kelkaj aliaj paroj el la serio -(t)eur//-(t)rice, -(t)euse). Fakte, mi ne scias ĉu en la moderna pola lingvo aperis senambigua vorto por desegnistino. -- Sergio
