Renato Corsetti wrote:
> 
> 
> Russ:
> 
>> La nejusteco sxajnas evidenta al mi, sed evidente ne al cxiuj!
>>
> Ke la sistemo estas nesimetria/nejusta ŝajne estas klare al ĉiuj. La 
> problemo estas ke lingvoj estas tiaj, kiaj ili estas, kaj ke Zamenhof 
> skribis en momento en kiu la problemo pri ina egaleco ne estis je la 
> ĝenerala atento.

Nu, por mi, ne temas pri maljusteco, sed pri mallogiko: aux "amiko" estu 
  kiel "patro" (cxiam seksa) aux gxi estu kiel "homo" (neniam seksa); 
sed gxi tute ne estu hibridajxo de la du tipoj (iam seksa, iam ne).

Por mi, ne gxenas se iu insistas ke virino nepre estas "amikino" kaj 
neniam "amiko". Tia malakordo pri la bazaj difinoj de vortoj ekzistas 
ecx inter denaskaj parolantoj de nacilingvoj.

Sed kiam tiu sama persono akceptas ke grupo de viroj kaj virinoj estas 
"amikoj" kaj ne "geamikoj", tiam mi devas supozi, ke estas influo de 
nacilingvo, kaj tute ne ia senco pri la karaktero de Esperanto, kiu 
restas malantaux la afero.



Rispondere a