Sergio: > Iom similan fenomenon prezentas la francaj "planteur" (plantisto) kaj > "planteuse" (plantilo: "Planteuse (de tubercules). Machine agricole > servant à planter les turbercules"; kaj kelkaj aliaj paroj el la serio > -(t)eur//-(t)rice, -(t)euse).
Kaj mi tuj aldonu por antauxmalhelpi riprocxojn pri maljusteco aux seksismo, ke oftas en la franca ankaux okazoj de masxinnomoj similaj al tiuj de viraj profesiuloj (composeur, composteur, compresseur, isolateur, jaugeur...) Ne estas tiel, ke la francoj identigas la profesiulinojn kun masxinoj :-) Kore, Marc
